PIV · 813
★anĝel/o
★anĝel/o
1 ב Sendito aŭ komisiito de Javeo: ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David […] X; iuj gastigis anĝelojn, ne sciante N; la azenino vidis la anĝelon de la Eternulo starantan sur la vojo X.
2 Θ (en la zoroastra, kristana k islama kredoj) Spirita estaĵo, meza inter Dio k homo: ses ĉefaj anĝeloj ĉirkaŭis la tronon de Ahura-Mazdo; ✞ la pano de l’ anĝeloj (eŭkaristio); ☪ kredi je Allah […] k je la anĝeloj NK; forprenos vin la anĝelo de la morto NK; malbona, defalinta anĝelo (diablo); la anĝelo de l’ abismo, de l’ mallumo (Satano). ☞ kerubo, serafo.
3 Aminda k senriproĉa homo: kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas Z; esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo Z; mi ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn Z; mi buĉis por vi anĝelon Z (mian fianĉinon); ŝi estis anĝelo de mildeco; adiaŭ, anĝelo de mia animo! Z.
anĝela
1 Rilata al anĝelo: la anĝela sfero; ✞ la anĝela saluto (preĝo memoriganta la saluton de la anĝelo al Maria).
2 Pura kiel anĝelo: anĝela koro; parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo Z.
arkianĝelo = ĉefanĝelo.
ĉefanĝelo. Ĉiela spirito, havanta plej superan rangon.
gardanĝelo ✞ (la gardanta anĝelo Z) Spirita estaĵo, komisiita de Dio kiel helpanto de ĉiu homo.