PIV · 7722
★kerub/o
★kerub/o
1 ב Figuraĵo, en formo de flugilhava virbovo kun homa kapo, kiun monoteista teologio iom post iom evoluigis en supernaturan estaĵon, akompanantan la dian potencon dum teofanioj: forton de Kerubo mi sentas en mia tera korpo Z; li ekrajdis sur kerubo k ekflugis X.
2 ✞ Anĝelo de la dua ĉiela ĥoro, prezentata en pentraĵoj aŭ skulptaĵoj per flugilhava kapo de infano. ☞ ordo, serafo.
3 (f) Ĉarma infano.