PIV 2020 · 11635
★palpebr/o
★palpebr/o
1 ❤ Ĉiu el la du (aŭ ĉe reptilioj k birdoj tri) moveblaj membranoj aŭ haŭtfaldoj, kiuj, proksimiĝante, kovras la okulglobojn: miaj palpebroj malleviĝis pro dormemeco Z; ĉe la palpebroj de virino vi rekonos ŝian malĉastadon Z; viole ŝminkitaj palpebroj.
2 ב Okulo: viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen X.
★palpebrumi (ntr)
1 Rapide fermi k malfermi la palpebrojn: nek antaŭ la hakilo, nek antaŭ la tranĉilo ŝi eĉ palpebrumus, se li tion svingus antaŭ ŝiaj okuloj Z.
2 Fari tian okulmovon, por signi al iu ion, kion oni ne povas pli klare esprimi: li palpebrumis al la doktoro, ke li eliru kun li B; mi palpebrumis kun la filino de komercisto Z. ☞ okulumi.
palpebruma. Rilata al palpebrum(ad)o: en palpebruma daŭro (tre rapide); palpebruma lumo (de lumturo, de aŭtomobilo ks; ☞ blinki).
palpebrumigi. Instigi aŭ devigi al palpebrumo 1: la suno ne palpebrumigos min! Z.
elpalpebrumi (tr) Eligi per palpebrumo: li elpalpebrumis al si la akvon el la okuloj Z.