← Reen al I

PIV 2020 · 6613

★inspir/i

inspir/i (tr)
Estigi, en la menso de alia persono, penson, planon, agon: Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri X; inspiri al iu temon por literatura verko B; eĉ el malliberejo li inspiris siajn fidelulojn; tiun esprimon inspiris al li lia gepatra lingvo; jen la principoj, kiuj inspiris la komitaton; mia opinio ne estas inspirata de blinda simpatio; ili krias pri iaj maskitaj inspirantoj Z; inspirita artikolo (prezentanta la opinion de influa persono). dikti, sugesti.
Estigi en ies koro senton: inspiri amon, respekton, timon, kuraĝon, ĝojon, bedaŭron al iu; mi per mia beko inspiras al ili estimon k singardecon Z. sentigi.
Naski en ies animo entuziasmon poezian aŭ religian: min io el supre inspiris Z; Helenoj kredis ke Muzoj inspiras la poetojn; la de Dio inspirita virgulino de Francujo Z; (f) lerta k inspirita mano de talenta desegnisto Z.
inspiro. Ago de iu, io inspiranta: agi laŭ ies inspiro; la dia inspiro; la popolkantoj estas la ĉefa fonto de lia inspiro.
inspirado. Daŭra inspiro: la komitato laboris sub la konstanta kontrolado k inspirado de Z..
inspiriĝi. Tiri sian inspiron el: inspiriĝi el siaj legaĵoj, el ies ekzemplo; inspiriĝi de la helena stilo.
inspiriteco. Stato de iu, io inspirita: la katolika dogmo de la Dia inspiriteco de la Biblio.