← Reen al K

PIV 2020 · 8239

konekt⁹i

konekt9i (tr)
Kunigi per konduktilo, ŝtopilo ktp du punktojn de cirkvito; kontaktigi la erojn de cirkvito. kluĉi, kontakti, kupli, ŝalti.
Kunigi per nervoj aŭ nervoĉeloj du anatomiajn elementojn (organojn, partojn de organo, ĉelojn).
konekto. Ago de tiu, kiu konektas, k la rezulto de tiu ago: volvita konekto.  konektoskemo.
kaskada konekto. Tia konekto de elektra aparato, ke la elmeto de unu ŝtupo estas ligita al la enmeto de la sekvanta ktp (kiel en radioricevilo).
paralela konekto. Tia konekto de du aŭ pluraj dupolusaj elementoj (ekz. aparatoj), ke ĉiuj estas submetitaj al la sama tensio.
seria konekto. Tia konekto de du aŭ pluraj dupolusaj elementoj (ekz. aparatoj), ke la sama kurento trafluas ilin ĉiujn.
konektilo. Organo, per kiu oni konektas: 💻 konektilo por presilo, modemo. ĵako, ŝtopilo.
malkonekti. Disigi du punktojn de cirkvito per tiucela ilo.
malkonektilo. Ilo por malkonekti cirkviton, ne malŝaltante kurenton.
miskonekto. Malbona konekto.
trakonekti Enmeti uzanton en cirkviton: mi trakonektas al vi la direktoron.
terkonekto
Konekto per drato inter radioaparato k la tero 8.
Konekto inter elektra aparato k la tero por ŝirmi la uzantojn kontraŭ akcidenta ellaso de elektro.