PIV · 9587
★lu/i
★lu/i (tr) Ricevi ion, por ĝin uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon: lui loĝejon, meblojn, balvestojn; dometo, kiun ili luis Z; luado de aŭtomobilo por unu monato. Sin. lupreni. ☞ farmi, prunti.
luanto. Tiu kiu luas: la luanto devas pagi la luprezon je la unua de ĉiu trimestro.
luebla. Tia, ke oni povas ĝin lui: apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj Z.
luigi. Doni ion al iu, por lia uzo dum difinita tempo, ricevante interkonsentitan prezon. Sin. ludoni: mi luigis mian apartamenton por la daŭro de mia forestado; budo por la luigado de boatoj.
luiganto. Tiu kiu luigas: la luiganto rezervas al si la rajton repreni por sia uzo la ludomon en la okazo, se […].
vicluigi. Luigi parton de domo aŭ loĝejo, kiun oni mem luas.
ĉambroluiganto. Tiu, kiu lue disponigas ĉambrojn de sia domo al loĝantoj.