PIV · 4318
★farm/i
★farm/i (tr) Lue preni laŭ kontrakto por difinita tempo teron, bienon, por ĝin kulturi k uzi je sia propra risko k profito: farmi je duono (donante al la proprietulo la duonon de ĉiu rikolto). ☞ ekspluati.
farmo
1 Tia maniero de ekspluatado: hereda Z, tempa Z farmo; havi en farmo Z.
2 Farma bieno.
farma. Regata de tia kontrakto.
farmanto. Persono, kiu farmas bienon.
farmigi. Kontrakte doni por ies uzado sian bienon, terpecon ks.
farmiganto. La proprietulo.
farmisto. Farmanto.
farmobieno
1 Bieno farma.
2 Z Kulturbieno.
farmodomo
1 La domo de la farmanto.
2 Z Bieneta domo.
farmopago. Pago, el mono aŭ naturproduktoj, kiun la farmanto ŝuldas al la farmiganto.