PIV 2026 · Artikolo 4319

farmacio

Litero F

farmacio scienco pri la eltrovo, preparado kaj konservado de medikamentoj: leksikono de Ĥemio kaj Farmacio TCa ŝi studis farmacion en Kaunas kaj laboris kiel apotekistino ➞ farmakologio.
farmacia rilata al farmacio: farmacia kodo farmacia fabriko farmacia analizo farmacia industrio EGv farmaciaj produktoj MD
farmaciisto specialisto pri farmacio: la doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon HVa apoteka farmaciisto laboratoria farmaciisto ➞ apotekisto.