PIV 2026 · Artikolo 17192

farmakologio

Litero F

farmakologio FARM scienco pri medikamentoj, iliaj efikoj kaj uzado: en farmakologio povas ekzisti pluraj latinaj nomoj por la sama substanco TCa li studis en Teherano farmakologion kaj en Londono kemion SBa ➞ farmacio, farmakologo.
farmakologia rilata al farmakologio: uzado de farmakologiaj kaj aliaj rimedoj, kiuj helpas stimuli fizikan aŭ nervan funkciadon de la organismo OE