PIV 2026 · Artikolo 4317

fariseo

Litero F

fariseo majuskle en la Londona Biblio
1 BIBL HIST ano de antikva hebrea naciisma kaj religia movado, kiu observadis la Toraon kaj la tradiciajn kultajn morojn kun ia mistika kaj rigora pieco, kaj fervore konservadis la mesianisman esperon: ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! NT ➞ sadukeo, eseno.
2 (figurasence) homo, kiu afektas nur ŝajnan eksteran piecon kaj morseverecon: ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero ! Z ➞ bigoto, hipokritulo.
fariseismo
1 BIBL HIST doktrino kaj pensmaniero de la fariseoj.
2 (figurasence) hipokrita ŝajna pieco: mi ne toleros lian fariseismon kaj mensogemon B «duobla» moralo, sin montranta ne nur per ofte makiavela politiko, sed ankaŭ per fariseismo de eklezianoj MalR