PIV · 15072
★ŝak/o
★ŝak/o ♠
1 Ludo, kiu devenas el Hindio k konsistas el 32 diversaspecaj figuretoj, kiujn oni movas sur tabulo prezentanta 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn k blankajn: ŝakpeco, ŝaktabulo.
2 Situacio de la reĝo, kiam tiu peco troviĝas sur unu fako trafata de unu kontraŭula peco.
ŝak! (aŭ ŝakon!) Interj., per kiu ŝakisto anoncas al sia kontraŭulo, ke ties reĝo estas ŝaka.
ŝakoj = ŝako 1: aliaj ludis ŝakojn k damojn B. ☞ reĝo, damo, kuriero, ĉevalo, turo, peono. ➞ aroki, mato, pato, preterpasa preno.
ŝaka
1 Rilata al ŝako 1: ŝaka problemo.
2 (pp reĝo) Troviĝanta en ŝako 2.
ŝaki (ntr) Esti en ŝako 2.
ŝakigi. Meti la reĝon de la kontraŭulo en ŝakon: ŝakigo per malkovro; eterna ŝakigo.
ŝakumita ⛨ Dividita per vertikalaj k horizontalaj linioj, simile al ŝaktabulo.