PIV · 11849
pat/o
② pat/o ♠ (en ŝako) Pozicio de reĝo, kiu, estante la sola peco povanta sin movi, tamen ne povas tion fari sen meti sin en ŝakon; tiam la partio estas senrezulta.
pata
1 Rilata al pato.
2 (pp reĝo) Troviĝanta en pato.
pati (ntr) (pp reĝo aŭ ludanto) Esti pata.
pat! Interj., per kiu ŝakisto anoncas al sia kontraŭulo, ke ties reĝo estas pata.