← Reen al P

PIV · 11848

★pat/o

pat/o. Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti: ŝi prenis la paton k elskuis (la kukojn) antaŭ li X; (f) salti el la pato en la fajron (de malbona en eĉ pli malbonan situacion). fritilo, kuirvazo.  patkuko.
pataĵo 🍴 Manĝaĵo preparita en pato.
pateto. Malgranda pato, precipe uzata dum tendumado.
volbopato. Larĝa, metala kuirvazo kun duonsfera fundo, en kiu oni kuiras kun tre alta temperaturo. Sin. uoko. trulo 2.