PIV 2026 · Artikolo 11324

omleto

Litero O

omleto KUIR manĝaĵo el batmiksitaj ovoj kuiritaj en pato kun butero (aŭ alia graso), spicoj kaj eventualaj aliaj ingrediencoj, ofte prezentata duige faldita:omleto kun asparagaj pintoj omleto kun aromherboj omleto kun konfitaĵo ➞ krespo, patkuko, ŝaŭmovaĵo.
ĉampinjonomleto omleto, kiu enhavas ĉampinjonojn.
ŝinkomleto omleto, kiu enhavas ŝinkon.