PIV · 5423
★graved/a
★graved/a
1 ⚥ Portanta idon en la utero: profunde gravedaj virinoj Z; kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda N; graveda de tri monatoj, je ĝemeloj; graveda bovino; (f) vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon! X.
2 (f) Tute plena de; enhavanta en si ion, kio produktiĝos: senlima spaco, graveda je astroj! K; kranio graveda je profundaj pensoj; decido graveda je gravaj sekvoj.
gravedeco. Stato de graveda ino.
gravediĝi. Iĝi graveda: k ambaŭ filinoj de Lot gravediĝis de sia patro X; ili gravediĝis je po unu filo; (f) monto gravediĝis, muso naskiĝis Z (grandioza peno, eta efiko. ☞ eta); oni gravediĝas per malhonestaĵo, k naskas krimon Z; tiu gravediĝis per malbono, […] k naskis mensogon X.
gravedulino. Virino graveda: iliajn gravedulinojn vi disfendos X.