PIV · 5422
★grav/a
★grav/a
1 Atentinda pro sia granda influo aŭ siaj grandaj sekvoj: grava persono, oficisto; ni (bestoj), kiuj estas multe malpli gravaj Z (ol homoj); inviti Parizon kelkajn plej gravajn esperantistojn Z; grava okazo, profito Z, efiko Z, tago Z; kunveno Z, motivo Z, decido Z, helpo Z, dokumento; ĝi certe estos por mi tre grava afero Z; mono havata estas pli grava ol havita Z; unueco estas la plej grava bazo de lingvo internacia B; pardonu, ke ni tiel tedis. Nenio grava! Z.
grave. En grava maniero: esti grave vundita; li grave perdis en la ludo; ne grave! Z; estas grave, ke vi subskribis la leteron (konstato); estas grave, ke vi respondu la leteron propramane (deziro); estas tre grave, ke tiu ĉi libro eliru kiel eble plej rapide Z.
gravi (ntr) Esti grava: antaŭ ĉio gravas via sano; ne gravas! (tio ne ĝenas, malhelpas).
gravaĵo. Io grava: aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon X.
graveco. Eco de iu, io grava: li afektas gravecon; oni ne povas malgrandigi la gravecon de la demando; kian do gravecon ĝi havas? Z; ni ne devas montri, ke la Delegacio havas ian gravecon en niaj okuloj Z; ni ne devas doni ian gravecon al ĝi Z.
gravega. Eksterordinare grava: la gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero Z; gravega devo, momento.
gravigi. Doni gravecon al: gravigi bagatelojn.
gravulo. Persono grava.
malgrava. Ne havanta influon, sekvojn konsiderindajn: malgrava oficisto; tiu punkto estas absolute malgrava. ☞ bagatela.
malgravigi. Fari ion malgrava: provi malgravigi sian eraron.