PIV · 1536
★bagatel/o
★bagatel/o. Afero de malgranda valoro aŭ graveco: li ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo Z; eĉ bagatelo povas servi al celo Z; se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en E., ni tiun ĉi enkondukos en E-on Z; la enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estos: […] bagateloj (humoraĵoj, ludoj ktp) Z. ➞ pinglo. ☞ detalo, neniaĵo.
bagatela. Malgrava, senvalora, ne konsiderinda: pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Z; fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde Z; mi disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj Z.
bagateligi. Trakti kiel bagatelon.