← Reen al D

PIV · 3019

detal/o

detal/o
Malgranda parto, rigardata kontraste kun la tuto: zorge raportu pri ĉiuj detaloj; vi petas, ke mi donu al vi detalojn pri mi k mia vivo Z; ĉe ĉiu detalo vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto Z; mi esprimis ĉi-supre la principojn : nun mi parolos pri la detaloj Z.
Malgrava parto, rigardata kontraste kun la ĉefa afero: droni en detaloj Z.
detala
Atentanta, priskribanta aŭ mencianta ĉiujn detalojn: ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn Z, plenan detalan gramatikon Z; mi ricevis detalan leteron pri la aranĝo de la du komitatoj Z; detala analizo de verko B; mi pretigos detalan raporton Z.
Koncerna pri po malgrandaj kvantoj de varoj: detala komerco, butiko.
detale. En detala maniero: se mi volus korespondi kun vi detale pri miaj projektoj […] Z; mi ne povas rakonti al vi pri tiu ĉi punkto pli detale, ĉar ĝi postulus tro longan skribadon Z; detale motivita artikolo Z; detale vendi.
detali (tr)
Komplete fari, konsiderante aparte ĉiujn partojn: li detalis la historion de E. de 1887 ĝis 1900.
Pomalgrande vendi: tie ĉi oni ne detalas la ŝtofblokojn.
detalado
Preciza k aparta konsiderado pri ĉiuj partoj de tuto: fari la detaladon de konto.
Pomalgranda vendado. debito.
detalaĵo. Afero aŭ fakto, kiun oni povas konsideri detalo: dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj Z; bagatelaj eksteraj detalaĵoj Z; svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj Z.
detalisto. Detalvendisto. grocisto.
maldetala
Ĝenerala, sendetala: rakonti laŭ maldetalaj trajtoj.
Pogranda.