PIV · 3020
detekt/i
detekt/i (tr) ☇
1 Pruvi la ĉeeston de elektromagnetaj ondoj per detektilo.
2 = malmoduli.
detekto
1 Ago de tiu, kiu detektas 1.
2 = malmodul(ad)o.
lineara detekto ☇ Rektifo, en kiu la intenso de la kontinua kurento produktata estas proporcia al la amplitudo de la alterna tensio detektata.
parabola detekto ☇ Rektifo, en kiu la intenso de la kontinua kurento produktata estas proporcia al la kvadrato de la amplitudo de la alterna tensio detektata.
detektilo ☇ Aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj: dioda detektilo; kristala detektilo; magneta detektilo.