PIV 2026 · Artikolo 18737

neni

Litero N

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. neniaĵ/o
  2. neniec/o
  3. neniig/i
  4. neniig/o
  5. neniiĝ/i
  6. neniiĝ/o
neni mallongigo de nenio aŭ neniu uzata en kunmetaĵoj, precipe kombine kun sufiksoj. ➞ ti- 2.
1 Prefere oni laŭ la zamenhofa modelo uzu ĉi tiun mallongigitan formon nur kombine kun sufiksoj kiel ig, iĝ, aĵ kaj ec, dum en kunmetaĵoj kun radikoj estas preferinde uzi la plenan vortformon nenio aŭ neniu anstataŭ la mallongigon neni, ekzemple neniofara anstataŭ nenifara kaj neniofarado anstataŭ nenifarado.
neniaĵo
1 io neekzistanta: li faras la princojn neniaĵo MT
2 io tiom malgrava, kvazaŭ ĝi ne ekzistus: vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo MT jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro MT por mi vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento! VEr ŝi distriĝas per neniaĵoj
nenieco neekzistado: ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto Dio vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Z ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco Z
neniigi
1 igi iun aŭ ion ne plu ekzisti: mi lin devigos, ke li min neniigu Z la veneno
Jam la spiriton mian neniigas Z
la tertremo neniigis ok vilaĝojn ➞ detrui, ekstermi, malaperigi, pereigi, ruinigi.
2 senvalorigi aŭ senefikigi ion: ruzaĵon neniigas singardeco Z tio neniigas la rezultojn de mia longa laborado ĉiujara Kongreso havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato Z
neniigo ago neniigi: la neniigo de la Roma imperio FIZI neniigo de elementa partiklo per ties antipartiklo
neniiĝi fariĝi nenio: la animo neniiĝas, mi diras al vi Z oni ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos MT neniiĝis ĉiuj niaj klopodoj tie la entreprenoj neniiĝas MT
neniiĝo ago neniiĝi: eble vi volas ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Z