← Reen al N

PIV 2020 · 10902

★neni/o

neni/o. Pron. uzata:
por nei pri la ĉeesto aŭ ekzisto de objektoj, aferoj, ideoj: aŭ ĉio, aŭ nenio Z; pli bona io, ol nenio Z; restis nenio absolute Z; pri nenio oni povas ĵuri Z (ne povas ĉion antaŭvidi); tro elektema ricevas nenion Z; li manĝis nenion Z; por nenio oni faras nenion Z; zorgu pri vi, k nenion pli! Z; sonĝoj nenion signifas Z; aero […] ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol pesta amaso da miasmoj Z; mi diras al vi nenion alian, krom plej pura vero Z; nenio, kio povas havi influon sur nia sorto Z; estis nenio, kion mi ne montrus al ili Z; la postulo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda Z;
kiel subst. kun la signifo «neekzistaĵo»: ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio X; Li pendigis la teron sur nenio X; mortigo: estis io k ĝi fariĝas nenio! Z; pri «nenio» oni ne povas paroli eĉ unu vorton Z; vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi! Z; la absoluta nenio estas nekomprenebla; ni falas ĉiuj en la nenion, kiun ni tiel timas;
kiel subst., kun la signifo «senvaloraĵo»: kiu havas nenion, estas nenio Z; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras Z; granda kranio, sed interne nenio Z; ĉiujn li rigardis kiel nenion, k pro kio? pro fablo, pro nenio, pro Hekubo! Z. fantomo, nulo, ombro, vantaĵo.
nenia. Nea adj., uzata, kiam la neado koncernas ĉian ajn ekzempleron de la aludita estaĵo aŭ ĉian okazon de la aludita evento: nenia Dio ekzistas! Z; la pordo krakas, falas […], nenia saviĝo! Z; nenia konstruo povas esti sen bruo Z; tro da metioj – profitoj neniaj Z; deklinacioj tute estas bezonaj neniaj Z; ni komprenas neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron Z; ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Z; ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus amikojn Z; ekzistas nenia floro, kiu estus simila al ĝi Z; mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas Z.
neniaĵo. Io absolute senvalora: vi estas neniaĵo, k via agado estas neniaĵo Z; jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro X; li faras la princojn neniaĵo X; ŝi distriĝas per neniaĵoj.
nenieco. Neekzistado: ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto (Dio) vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Z; ĉion bonan k belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco Z.
neniigi
Fari, ke iu aŭ io ne plu ekzistu: mi lin devigos, ke li min neniigu! Z; la veneno jam la spiriton mian neniigas Z; la tertremo neniigis ok vilaĝojn. detrui, ekstermi, pereigi, ruinigi.
Senvalorigi, senefikigi: ruzaĵon neniigas singardeco Z; tio neniigas la rezultojn de mia longa laborado; kongreso havos la rajton neniigi la decidojn de la komitato Z.
neniigo. Ago neniigi: la neniigo de la Roma imperio; neniigo de elementa partiklo per ties antipartiklo.
neniiĝi. Iĝi nenio: la animo neniiĝas, mi diras al vi! Z; (oni) ekfajfis pri vi, vi neniiĝis, k neniam plu ekzistos! X; neniiĝis ĉiuj niaj klopodoj; tie la entreprenoj neniiĝas X; eble vi volus, ŝtupon per ŝtupo, konduki min al la neniiĝo? Z.