PIV 2020 · 10908
★neniom
★neniom. Morfemo, signifanta:
1 «neniu nombro, nenia kvanto»: neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj […], sola, forlasita! Z; da homoj estas tie preskaŭ neniom Z; neniom da oro, sed bona gloro Z; ili ricevis neniom da mono Z; multe da peno, neniom da pano Z; vi neniom ŝuldas al mi;
2 «en nenia mezuro, grado»: la formo ja neniom nin ligas Z; la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj regnoj Z; tiam iliaj mensoj neniom diferencos de niaj Z; cirkonstancoj, kiuj neniom koncernas la sorton de nia lingvo Z; en tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton Z; mi simpligis la gramatikon, neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon k flekseblecon Z; tamen tio ĉi neniom malhelpas Z. ☞ neniel.