PIV 2026 · Artikolo 17671
★nenia
★ nenia de neniu speco; havanta neniun econ; nea adjektivo uzata, kiam la neado koncernas ĉian ajn ekzempleron de la aludita estaĵo aŭ ĉian okazon de la aludita evento: nenia Dio ekzistas! Z la pordo krakas... falas... nenia saviĝo Z nenia konstruo povas esti sen bruo Z tro da metioj, — profitoj neniaj Z deklinacioj tute estas bezonaj neniaj Z ni komprenas neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron Z ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Z ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus amikojn Z ekzistas nenia floro, kiu estus simila al ĝi! Z mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas Z