PIV 2026 · Artikolo 6370

★ig

Litero I★ Fundamenta

★ ig sufikso
igi tr kaŭzi (ke iu agu), instigi, persvadi k.s.: Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis Z kial ŝi devus tiel agadi ? kio ŝin igus ? Z la voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski MT ekinsistis la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero MT igi la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo Z fariĝi pli singarda igis min via propra letero Z rimedo por igi la mondon komenci uzadi la lingvon Z la maniero, kiel igi la libristojn havi ĉiam librojn Esperantajn Z vintra tago igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan ligon kontraŭ la elementoj Z