PIV · 11758
★pardon/i
★pardon/i (tr)
1 Rezigni punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo: pardoni ion al iu; pardoni iun pri io; pardoni al la malamiko lian kulpon Z; kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu Z; Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, k mi pardonu lin? N; Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras N; pardonu min, kara, amata Danielo! Z; kiu (siajn pekojn) konfesas k forlasas, tiu estos pardonita X; (abs) al homo pekinta senintence, Dio facile pardonas Z. ☞ indulgi, korfavori, mizerikordo.
2 Toleri ion senkolere: pardonu al mi, ke mi restis tiel longe Z; pardonu min, ke mi nur aludas tion Z; pardonu, ke mi ĝis nun ne respondis vian leteron Z; pardonu, ĉu vi volas alproksimigi al mi la salujon?.
pardono. Ago, vortoj de tiu, kiu pardonas: pardono de iu al iu pri io; mi skribis al mia patro pri pardono Z; pento, k tamen nenia pardono! Z; fajron estingas akvo, pekon pardono Z; li ne esperu pardonon! Z; peti pardonon (pro ĝentileco). ➞ pardonpeti.
pardonebla. Tia, ke oni povas ĝin pardoni: pardonebla eraro; nepardonebla krimo B.
★pardonema. Inklina al pardono: Dio favorkora, pardonema X; pardonemeco superas justecon Z; Mi pardonemigos lin per la donaco X.
pardonigi. Fari ke iu pardonu: humileco pardonigas eĉ grandajn krimojn Z.
pardoniĝi. Iĝi pardonita: per bono k vero pardoniĝas peko X.