← Reen al K

PIV · 8922

★kutim/i

kutim/i (+ inf.; al aŭ tr)
Havi fortan emon al ia ago pro ofta ripetado: li kutimas fumi pipon post tagmanĝo.
(ark.) Kutimiĝi, akiri kutimon: vi veturas sur simpla veturilo? – Jes, mi kutimis Z; kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi Z; nun, kiam ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas […] Z.
kutimo
Inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado de tiu ago: la homo estas sklavo de la kutimo Z; kutimo estas dua naturo Z; B., estante ankoraŭ en Varsovio, havis ĉiam la kutimon paroladi Z; la mastro faris al si kutimon ne doni kandelojn Z; en la aŭtuna k vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi Z.
Agmaniero, starigita de longa uzado ĉe iu popolo: la kutimo ludas grandan rolon en la socia vivo; popola kutimo havas valoron de leĝo Z; konforme al la tempo k kutimoj Z. moro, rutino, tradicio.  sulko, faldo.
kutima. Rezultanta de kutimo, ordinara: la akcento kutima Z (de vorto); kutima okupo, gesto; li perdis sian kutiman trankvilecon.
kutime. Laŭ kutimo: kiu mensogas kutime, mensogas sentime Z; estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu (malliberulon) dum la Pasko N.
kutimigi. Fari, ke iu kutimu: kutimigi infanon al akurateco B, sklavon al dorlotiĝado X; la mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue Z; nomoj geografiaj, kiuj ne povas esperi kutimigi la publikon al sia formo Z; kutimigadi iun, ke li faru […] Z.
kutimiĝi, alkutimiĝi. Akiri kutimon: estus tre bone, se la E-istoj kutimiĝus montri sian sindonecon ne al mi, sed al siaj institucioj Z; ŝi ne kutimiĝis al tio, ke oni ŝin suspektu Z; post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de «vi», ke […] Z; sed al tio oni estas alkutimiĝinta Z; ŝi ne povis alkutimiĝi al la penso, ke […] Z; estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon Z.
alkutimiĝo
Akiro de kutimo: post alkutimiĝo doloras disiĝo Z.
lompostioma tolero de medikamento aŭ veneno, kiun oni povas preni en pli k pli granda kvanto.
dekutimigi. Senigi iun je kutimo: dekutimigi malsanulon je la tabakuzado.
dekutimiĝi, malkutimi. Perdi la kutimon: tion li devis baldaŭ malkutimi Z.
ekskutima. Estinta iam en kutimo, sed ne plu.
eksterkutima. Eksterordinara, malofta.
kontraŭkutima. Nekongrua kun la kutimo: ĉar la vorto «ĝi» enhavas en si ion malaltigan k ankaŭ kontraŭkutiman […] Z.
nekutima. Tia, ke oni ĝin ne kutimas: li ekparolis kun nekutima malvarmeco.