← Reen al K

PIV · 8921

kutikl/o

kutikl/o 🍁 Ŝirma tegaĵo sur la ekstera flanko de la epidermaj ĉeloj, sekreciata de ili k ekzistanta ĉe la vaskulplantoj k multaj senvertebruloj: la kutiklo de la vaskulplantoj konsistas el kutino; la kutiklo de la insektoj konsistigas kirason el kitino; la kutiklo de askarido rezistas al la digestaj sukoj de ties gastiganto; la konko de moluskoj estas speciala kutiklo.