← Reen al B

PIV · 1785

★bel/a

bel/a.
I - Rilate al la naturo:
Vekanta difinitan specon de admira vidplezuro, responda al la estetika sento, k kaŭzata ĉefe de harmonio de formoj, ĝusta kombino de koloroj, ekvilibro de proporcioj: la plej bela rozo de la mondo Z; belaj floroj Z; bela pejzaĝo, panoramo; bela montaro; amaso da belaj infanoj Z; virino tiel bela, kiel povis krei nur la naturo Z; la bela Sara Z; ho bela nimfo! Z; via tutaĵo estas bela, mia amatino, vi ne havas difekton! X; tre bela kapo, sed sencerba! K; la bela sekso (virina); belaj birdoj; bela pantero.
Vekanta analogan plezuron ĉe la aliaj sensoj: ili havis voĉojn pli belajn ol la voĉo de homo Z; puraj, belaj tonoj B; ŝi donu al mi sian belan mufon! Z; bela felo, ledo; bloko el bela palisandro; bindaĵo el bela ledo; sed la plej bela estis kuŝi en la lumo de la luno Z.
Donanta ĝojigan impreson de freŝeco k kvieteco: bela vetero, ĉielo, klimato; bela tago, nokto; ĉiuj estis en plej bela lumo Z; bela maro; en la bela sezono (printempa aŭ somera); (analoge) mi volas ĝui la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco Z; kiel bela estas la ekzistado! diris ĉiu rozo Z; unu belan tagon Z (iam, en rakonto aŭ profetaĵo).
II - Rilate al la homo:
Admirinda k plezuriga pro sia arta perfekteco: bela statuo, pentraĵo, katedralo; la belaj ne vualitaj membroj de la Ticiana Venero Z; bela poemo, sonato, himno, spektaklo, filmo; nun mi rakontos al vi belan historion Z; neniu havis tiel belajn librojn Z; la bela literaturo ( beletro).
Altige impresanta la animon pro sia spirita aŭ morala supereco: bela penso; bela talento, genio; bela ago de sinofero Z; bela (heroa) morto Z; tio restos bela paĝo en nia historio.
Admirveka pro sia distingiteco, eksterordinareco: vidi iom la belan societon Z; havi belajn manierojn Z; domo, kiu, dank’ al tiu bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj Z; tio estis bela donaco Z; amiko fidela estas trezoro plej bela Z.
Escepte taŭga por sia funkcio, sukcesa en sia speco: bela specimeno de poŝtmarko; havi belan rikolton; jen bela tritiko!; neniam la kanto finiĝas, tio en la tuta afero estas la plej bela Z; tio estus bela edzino por mia filo Z; (ironie) ĝi montriĝis kiel bela sofismo Z; jes, tio kredeble estas vere bela plezuro, diris moke la kokino Z; bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj! Z; fari al iu belajn promesojn. Rim. 1 bel estas ofte uzata kunmete, kun la senco 1, 24: belartoj Z, belskribado Z, belritma Z, belsoneco Z, belvidejo Z; belaspekta X, belfigura X, belforma Z, belkolora Z, belkreska Z, belspirita Z, belvizaĝa Z ktp.
bele. En bela maniero: li scipovis bele desegni; mi sciis danci k vesti min bele Z; la suno lumis tiel varme k bele! Z; ĉarme k bele estis en la malnova bieno Z; (ironie) via mastro estas bele aranĝita! Z (trompita); estus tre bele, respondis la filino malĝentile, ke mi iru al la fonto Z.
beli (ntr) Aspekti, impresi bele: neniam tiel belis la aŭtuno! K.
belo. Tio, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero: la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno k vivas eterne Z; tiu plantis ĝin sur la tombo de Thorvaldsen, kie ĝi floris kiel bildo de la belo Z; la bono ĉiam estu kompanian’ de l’ belo!.
belaĵo. Sensebla, konkreta manifestiĝo de la belo; io bela, rigardata kiel aparta objekto: kiel fianĉo, kiu sin ornamas per belaĵo X; ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre Z (en la maro); admiri la belaĵojn de la naturo, de simfonio; ŝiaj belaĵoj superbrilis la belajn aĵojn ĉirkaŭ ŝi K.
beleco. Eco de iu, io bela: la diino de beleco Z; Helga staris tie en sia tuta beleco Z; ne deziregu en via koro ŝian belecon X; beleco estas promeso de feliĉo; beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas Z; la rozkolora rebrilo tre plialtigas vian belecon Z; kia brilo k kia beleco estis en la salonoj! Z. Rim. 2 En beletro, oni iufoje uzas belobeleco kun la senco de belul(in)o: mia kara, mia belo estis brava juna Dano Z; la beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! X; plaĉi al tiaj kapricaj belecoj! B.
belega. Aparte, ekstreme bela: tie staris nuda belega virino Z; belega voĉo Z; belega komenco! Tio certe estos historio, kiu plaĉos al ĉiuj! Z; ĉi tie estas belege en printempo! Z; ĉu ne odoras ĉi tie belege? Z.
belego. Io belega: la pordo de la ĉielo malfermiĝis k la animo flugis al la malfermita belego Z.
belegeco. Eco de io belega: kun kia gusto k belegeco oni tie donis balojn! Z. lukso, pompo.
beleta. Neregule bela, sed tamen iel plaĉa: kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron k lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulojn Z; mi estas konata kun beletaj aktorinoj Z; en la arbaro staris beleta abio Z; tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita Z. linda.
beligi
Fari bela: la suno beligis la mizeran ĉambreton; kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo? X; ne beligas loko homon, sed homo la lokon Z; ŝi kolorigis siajn okulojn k beligis sian kapon X. dekoracii, ŝminki.
(f) Peni prezenti ion malbonan sub bela aspekto: ha ĉesu! ne beligu la perforton! Z; vi blindigis viajn gepatrojn k beligis viajn trompojn Z; kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Z. senkulpigi.
beligado. Tuto de la agoj, per kiuj oni beligas iun: salono de beligado; tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha oleo k ses monatoj per aromaĵoj Z.
beligaĵo. Ĉiu el la produktoj, uzataj por beligi sin (haŭtkremaĵo, pudro, lipruĝo ktp). kosmetiko.
beligisto, beligistino. Specialisto pri la arto beligi vizaĝojn k korpojn. ŝminkist(in)o.
belulo, belulino. Persono rimarkinda pro sia beleco: nokte eĉ monstro estas belulo Z; mi ne estas tia homo, kiu faras ĉagrenon al belulinoj Z.
malbela
Malplaĉa al la vidado, pro misproporcio, difekto, kriplaĵo ks: malbela vizaĝo, cikatro; por patrino ne ekzistas infano malbela Z; la malbela anasido Z (kiu poste iĝis bela cigno); malbelaj grasaj serpentoj de la maro Z; malbela bruniĝinta vesto Z; li loĝis en luksa pseŭdokastelo perfekte malbela; (analoge) malbela vetero Z.
Malplaĉa al la spirito, pro trivialeco, maldeco ktp: por virta orelo ne danĝeras vorto malbela Z; malbelaj pensoj, agoj.
malbeleco. Eco de iu, io malbela: kial la naturo devis meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? Z; terura estis la malbeleco de lia animo.
malbeligi. Fari malbela: la mizero ĝis nun ne malbeligis vin Z.
malbelulo, malbelulino. Persono rimarkinda pro sia malbeleco: ne helpas spegulo al malbelulo Z.
plibeligi. Fari pli bela: kolero eĉ plibeligis ŝin.