PIV · 9617
★luks/o
① ★luks/o
1 Kutima uzado de rafinita k multekosta nutraĵo, vesto, meblaro, vivmaniero: kortega lukso B; grandsinjoraj homoj naskitaj en lukso Z; oni povis vidi en ili bataladon […] de revo pri lukso kontraŭ la profunda mizero Z; mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso k nenionfarado Z; (aparte, tiuj rafinitaĵoj mem) imposto pri lukso; sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso Z (io malhavebla); reĝa mumio, ĉirkaŭita de granda lukso Z. ☞ pompo, soleno, mondumo. ➞ veluro.
2 (f) Ekstera, vivoriĉa brileco: la tuta lukso de la arbaro Z; (f) ŝajnas doni specialan lukson al skriboj, se oni enmetas latinaĵon en ili Z.
luksa
1 Enhavanta, elmontranta lukson: luksa eldono, modelo de aŭtomobilo; luksaj purpuraj kurtenoj Z; luksa vesto Z, kaĝo Z, loĝejo B; gastoj ricevis luksan regaladon Z; estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! X; mi ne povas permesi al mi tian luksan malavarecon Z; vivi larĝe k lukse Z.
2 (f) Brile vivoplena, ornamriĉa: la luksa grundo de Hispanujo Z; post la luksa regiono komenciĝas nur nepenetrebla arbaro Z; luksa tulipo Z; ĉiuj floroj staris en plej luksa florado Z; marĉoj fariĝis luksaj herbejoj Z; de la sovaĝaj ĝis la plej luksaj rozoj Z; lukse verda herbotero Z.
luksaĵo. Luksa objekto.
luksaĵeto. Arta malgranda objekto, per kiu oni ornamas etaĝerojn, kamenbretojn ktp.
neluksa. Ne havanta pli da ornamo, brilo ktp, ol necese: mendu por mi neluksan, sed komfortan ĉambron en modesta hotelo.
malluksa. Havanta kvaliton malsuperan al la normala: malluksa nutrado Z; malluksa lito Z.