PIV 2026 · Artikolo 1791

beletro

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. beletra
  2. beletraĵ/o
  3. beletrist/o
beletro arta literaturo plezurocela aŭ distrocela, precipe tia, kiu rakontas pri okazaĵoj kaj personoj imagitaj: beletro, sed ne el katedro titolo de esearo GWa dediĉi sin al beletro ➞ beletristiko.
beletra rilata al beletro: la scienca kaj beletra literaturo en la Internacia Lingvo ILa beletra kolekto Beletra Almanako revuo Sin. belliteratura.
beletraĵo beletra verko.
beletristo persono, kiu verkas aŭ studas beletron: eĉ la plej malklera profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence Z