← Reen al L

PIV · 9466

★literatur/o

literatur/o
Tuto de la verkoj, uzantaj la lingvon k koncernantaj la vivon k kulturon de iu homa grupo, epoko k.a.: la konstanta kreskado de nia literaturo iom post iom silentigos niajn malamikojn Z; fakultato de literaturo Z.
Tuto de la verkoj, presaĵoj ktp pri iu temo: la literaturo pri Goeto, pri Faŭsto, pri iu malsano.  literaturhistorio.
literatura. Rilata al la literaturo: dank’ al konstanta aperado de novaj verkoj literaturaj la mondo vidos, ke nia afero […] regule progresas Z.
literaturisto. Verkisto de literaturaj verkoj.
belliteratura Z. Beletra.