← Reen al E

PIV · 3911

★enu/i

enu/i (ntr) Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco: mi enuis la tutan tagon, atendante vin; kun tia rakontisto oni eĉ ne unu minuton enuas; ĉu vi neniam enuas en tiu soleca vivado?; la vera mondumo estas tiu, en kiu oni enuadas; (tr) (evi): mi enuas ilin JB (je, pri ili). oscedi.
enuo. Malagrabla impreso de seninteresiĝo: laboro estas plej bona kuracilo kontraŭ enuo; kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon Z.
enua
Rilata al enuo: mi iom amas en enua tempo tralegi ion amuzan Z.
Sentanta aŭ esprimanta enuon: enuaj okuloj Z; enue estas tiel vivi Z.
Enuiga: enua laborado Z; scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan Z.
enuigi. Kaŭzi enuon: la konstanta elokventeco enuigas; la komedio estis tiel sensprita, ke ĝi enuigis ĉiujn; tiu sencela vagado baldaŭ lacigas k enuigas ilin Z. tedi.
enuiga. Kaŭzanta enuon: enuiga romano, dramo; ŝi tute ne amis la enuigan talpon Z; monotona, terure enuiga sono Z; malfacila k enua laborado Z.
enuiĝo. Procezo, dum kiu oni iĝas enuanta: ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo Z.
malenuigi. Distri, amuzi.