← Reen al T

PIV · 15422

★ted/i

ted/i (tr)
(iu) Ĝeni per neoportuna alesto aŭ insisto: mi ne kuraĝas plu tedi vin per mia alestado Z; permesu, s-ro, mi ne longe tedos vin B; detenu vian piedon de la domo de via proksimulo, ĉar alie vi tedus lin X; ĉu mi nenion plu sciiĝos?Vi tedas min terure, respondis la virino Z; ŝi ĉesu tedi al ili la kapon! Z.
(io) Malagrable impresi per troa daŭro aŭ ripetiĝo: al kelkaj la veturo tedis Z; tedis al ŝi sidi hejme Z; la granda ovo ĉiam ankoraŭ tie kuŝas: nun tio baldaŭ tedos al mi! Z (ĝin kovi); jam tedis al mi ĉiam aŭdi nur pri cignoj Z; la senĉesaj pluvoj tedis la vojaĝantojn B; esti tedita de io Z; (abs) en juneco logas, en maljuneco tedas Z; ha, tedis tia vivo! Z. enuigi, supersatigi.
tedo. Sento de iu, kiun iu aŭ io tedas: tian tedon mi ne povas pli longe toleri; malpli da posedo, malpli da tedo Z; kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo Z; ha, kia tedo!; se ni senĉese ĝis tedo frapadas sur (la oreloj de la publiko) Z.
teda. Tia, ke oni estas tedata: amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo Z; kia teda parolado!; naskiĝas teda sento de fremda korpo, kvazaŭ en la okulo estus polvero Z; li estas teda kiel kulo, kiel pulbuŝelo; dum du tedaj horoj li rakontis pri sia malsano.
tedadi (tr) Tre longe aŭ ofte tedi: ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage X.
tediĝi. Iĝi tedita: mia animo tediĝis de ŝi X.
tedulo. Homo, kiu tedas.