PIV · 4839frivol¹afrivol1a 1 (io) Malserioza, bagatela, vanta: frivolaj aferoj, pensoj; frivola konduto. ☞ venta. 2 (iu) Inklina al malseriozaj, vantaj aferoj: frivola virino. ☞ facilanima. frivolaĵo. Ago aŭ objekto frivola: ŝi elspezas sian monon por frivolaĵoj. frivoleco. Eco de iu, io frivola: la frivoleco de tiaj kvereloj estas mirinda.