PIV · 14079
★serioz/a
★serioz/a
1 (iu) Ne senpripense aganta, ne inklina al fantazio aŭ kapricoj: serioza aŭtoritata homo Z; serioza junulino, politikisto; (analoge) lia vizaĝo havis sian ordinaran seriozan mildecon Z; serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj Z; tio postulas seriozan pripenson Z. ☞ solida.
2 (io) Postulanta aŭ inspiranta konsideron, grava: tio estas serioza demando, elpaŝo; serioza danĝero, akcidento; malsupre de la Rejna provinco, kie aperas majesto pli sovaĝa k serioza Z; tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro Z; li estis jam serioze malsana Z; serioze malsaniĝi Z.
3 (iu, io) Nek ironie, nek ŝerce parolanta aŭ dirita; sincera: vi ne povas esti serioza, proponante tian planon; neniu donis al mi ian seriozan klarigon de sia malamikeco kontraŭ la «h» Z; k vi tion diras serioze? – Tute serioze! Z.
seriozaĵo. Io serioza: miksi ŝercon kun seriozaĵo Z.
seriozeco. Eco de iu, io serioza: tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon Z; peni konservi sian seriozecon; tiuj forgesoj pruvas mankon de seriozeco; malĝoja seriozeco aperis sur lia frunto Z; perforte deĵetante de si la seriozecon Z; en liaj grandaj okuloj kuŝis tia alta seriozeco Z; la alta seriozeco de konsekriteco al Dio Z; kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo Z.
malserioza. Frivola, ŝercema, bagatela: malserioza literaturo, filmo; trakti malserioze ian aferon Z; la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj Z.