PIV · 15128
★ŝerc/i
★ŝerc/i (ntr)
1 Diri aŭ fari ion, celante amuzi k ridigi k ne kun serioza intenco: (Ĥ. kisas ŝin sur la ŝultro) […] Marja A.: Ne, tio ĉi estas jam tro […]. Ĥ. : […] Mi nur simple ŝercis: Marja, ne koleru! Z; oni vidas ja, ke vi amas ŝerci, sinjoro; mi ne ŝercas, mi volas lin mortigi; homo, kiu trompas sian proksimulon k diras: Mi ja ŝercas X. ☞ petoli, spriti.
2 Provi ridigi pri iu aŭ io, gaje moki: la pli junaj virinoj ŝercas pri la pli maljunaj Z; malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj X; li ne lasas ŝerci pri si.
ŝerco. Tio, kio estas dirita aŭ farita por ridigi: senkulpa ŝerco Z; tio estas tute sensprita ŝerco; ili montras jam per tio, ke ili nur faras malkonvenan ŝercon Z; ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco Z; miksi ŝercon kun seriozaĵo Z; li komprenas la ŝercojn; diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas Z; la ŝerco iras jam tro malproksimen; (f) ne estas ŝerco perdi mil rublojn!
ŝerca. Entenanta ŝercon: ŝerca vorto B; liaj ŝercaj komplimentoj!; li ŝerce pinĉadis la buklojn de sia barbo Z; liaj ŝerce profundaj salutoj Z; ŝerce dirite, cele pensite Z.
ŝercema. Inklina al ŝercoj: li estas granda ŝercemulo.
senŝerce. Tute serioze.