← Reen al B

PIV 2020 · 2127

★botel/o

botel/o. Longa vazo kun mallarĝa kolo, el vitro, metalo aŭ plasto: la ventro, la fundo de botelo; boteleto da siropo; militira botelo (ladbotelo); (analoge) Lejdena botelo. balono, flakono, karafo.  botelkukurbo.
botelego 🍴 Vinbotelo, 1,5-litra, duoble pli granda ol normala: botelego da ĉampano.
botelujo. Vimenplekta aŭ metala ujo por transporti botelojn.
enboteligi. Fluigi (ekz. vinon) de barelo en botelojn.
transboteligi. Verŝi de unu botelo en alian aŭ en karafon.
termobotelo. Varmizola botelo, kun duoblaj parietoj, inter kiuj oni faris vakuon. Sin. varmobotelo 1.
gasbotelo. Fortika metala botelego, entenanta kunpremitan gason, por mastruma, laboratoria aŭ industria uzado: gasbotelo por kampa kuiraparato.
gutboteleto. Boteleto kun speciala kolo, por povi verŝi la likvon pogute.
ladbotelo. Soldata aŭ sportista botelo el fera aŭ aluminia lado.
lavbotelo Aparato, konsistanta el botelo k du tuboj, k uzata por tralikve purigi gasfluon je nedezirata konsistaĵo.
prembotelo. Plasta botelo, kiu premate eligas likvon, uzata en laboratorioj.
suĉbotelo. Botelo, kiun oni provizas per cicumo, por suĉigi infaneton.
ŝprucbotelo. Dikvitra botelo fermita per valvo regata de levilo, por ŝprucigi likvon sub gaspremo.
varmobotelo
Termobotelo.
Kaŭĉuka ujo, entenanta varmegan akvon, por varmigi liton aŭ homon.
vinbotelo. Botelo por vino.