PIV 2026 · Artikolo 12288

★pistolo

Litero P★ Fundamenta

★ pistolo
1 malgranda pulvopafilo facile portebla, tenata per unu mano dum pafado.
2 aparato forme simila al pistolo 1, por ŝprucigi farbon, grason k.s. per aerpremo. ➞ ŝprucbotelo, ŝprucigilo.
aŭtomata pistolo pistolo, kies pafita kartoĉo estas aŭtomate elĵetata kaj anstataŭata de alia en la ŝargilo.