PIV 2020 · 14489
sokl²o
sokl2o
1 🏠 Bazo, ordinare kvadrata, pli larĝa ol alta, sur kiu staras kolono, statuo aŭ simila konstruo.
2 Translokebla bazo, sur kiu oni starigas statueton, vazon ks. ☞ piedestalo, postamento, stablo.
3 ⏚ La parto de elektra ampolo aŭ elektrontubo, kiu fiksas ĝin en ĝia portilo k konektas ĝin al la nutra cirkvito: bajonetsoklo, ŝraŭbsoklo. ☞ ampolingo.