← Reen al S

PIV · 14255

sinergi/o

sinergi/o
Φ Samceleco de diversaj fortoj aŭ voloj, rezultiganta sintezan efikon aŭ sur la fizika, aŭ sur la psika, aŭ sur la socia kampo.
Kunagado de pluraj organoj por plenumo de unu sama funkcio: muskola sinergio (kunagado de pluraj muskoloj por unu sama movo).
Reciproka influo de unu substanco sur alian, tiel ke la kuna efiko estas pli forta, sed ne pli ol la sumo de la du efikoj: medikamenta sinergio. potencigo.
sinergia. Rilata al sinergio: sinergiaj muskoloj.