PIV 2020 · 113
administraci³o
administraci3o
1 Administrejo.
2 Administristaro.
3 ⚖ Ŝtata aŭ ŝtatkaraktera funkcio, konsistanta en la aplikado de la leĝoj k en la ĉiutaga plenumado de publikaj servoj konforme al juraj preskriboj k direktivoj de la registaro, por kiuj la oficisto estas rajtigita: la administracio de la justico, de la fervojoj, de distrikto.
administracia. Rilata al administracio: administracia honesteco, pedanteco, malrapideco. ➞ burokratismo.
forstadministracio 🌲 Ŝtata administracio, zorganta pri la konservado de la ŝtataj arbaroj.
proviantadministracio ⚔ Parto de armeo, zorganta pri la proviantado de la trupoj.