PIV 2026 · Artikolo 2342

burokrato

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. burokrata
  2. burokratar/o
  3. burokratism/o
burokrato
1 administracia oficisto: venis la vico de burokratoj detali planojn por elspezi la monon IsT
2 (malŝate) rutinema kaj regema oficisto: UEAburokratoj OE
burokrata karakterizanta burokratojn: burokrataj ĉikanoj
burokrataro tuto de la burokratoj, rigardata preskaŭ kiel aparta klaso: iniciatoj malpli potencaj ol la industrio kaj burokrataro LVV/RRo la brusela burokrataro PGu
burokratismo regadsistemo de burokrataro, en la kadroj de ŝtato aŭ partio.