PIV 2026 · Artikolo 2343

burso

Litero B

burso
1 monsaketo alligita al zono kaj libere pendanta: li gardas sub la ĉemizo proksimume dudek dukatojn en leda burso FDi
2 ANAT seroza aŭ sinovia membrano de la tendenoj, artikoj ktp: faringa burso bursa pharyngea ➞ bursito.
plenburso
1 plena burso.
2 (figurasence) granda amaso: li ricevis plenburson da etoliaj kaj jonaj dialektvortoj FSz