PIV 2020 · 12198
★pilot/o
★pilot/o
1 ⚓ Maristo, komisiita gvidi la ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno, rivero ks.
2 ✈ Ano de aviadila personaro, kiu funkciigas la mekanismon por la direktado de la aviadilo.
piloti (tr) Gvidi, direkti kiel piloto: mi ĝis nun neniam pilotis aviadilon.
pilotado. Agado de la piloto: pilotado sen vidpovo.
pilotejo. Loko, de kiu la piloto gvidas aŭ direktas.