← Reen al D

PIV 2020 · 3454

dukt/o

dukt/o
Organa konduktubo: duktohavaj glandoj (kiuj eligas sian sekreciaĵon per dukto en la eksteran medion, ekz. salivaj, laktaj glandoj); senduktaj glandoj (kiuj eligas specialan sekreciaĵon interne de la organismo, ekz. pankreataj insuletoj, tiroido). vaskulo.  ekzokrina, endokrina.
Konduktubo: dukto de enterigitaj elektraj lineoj, de gaso, ktp.
akvodukto. Konduktubo por distribuo de akvo en urboj ks. akvedukto.
gasodukto. Tuba kondukilo por transporti gason 2.
laktodukto (ductus lactiferi) Ĉiu el la elsekreciaj duktoj de la mama glando, kiuj konverĝas al la cico.
naftodukto. Longa serio de tuboj, por subprema transporto de nafto, benzino, mazuto je longaj distancoj.
ovodukto Dukto (10 cm longa ĉe homo), kiu kondukas la ovolojn, produktatajn de ovario, ĝis la utero (vivonaskaj animaloj) aŭ ekstero (ovonaskaj animaloj).
spermodukto (ductus deferens) dukto (40 cm longa ĉe homo), kiu kondukas spermon de post la epididima dukto ĝis la sperma veziketo. Sin. deferenta kanalo.