PIV · 2986
depon³i
depon3i (tr)
1 Lasi ĉe iu valoraĵon gardotan: deponi pakaĵon en pakotenejo, provizon da manĝaĵoj en la kabano; ili deponu la vestojn en la ĉambro Z; granda ĉambro, en kiu oni deponadis olibanon, vazojn, dekonaĵon X; deponi plendon ĉe la tribunalo. ☞ konservi. ➞ deponatesto.
2 Konfidi (monon) al financa organizo, ordinare kontraŭ interezo k sub la kondiĉo, ke oni ne reprenos ĝin sen antaŭavizo: ili deponos por mi la sumon de 250 mil frankoj Z; mia mono estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgado Z. ☞ plasi.
3 ⊕ Ⓚ (pp likvo) Lasi surfundiĝi: rivero, kiu deponas ŝlimon, orerojn; metalo deponita sur la katodo; deponado de arĝento el cianida elektrolito. ☞ precipiti, sedimento.
deponaĵo, deponitaĵo. Tio, kion oni deponis:
1 deponitaĵon trompe forpreni Z; li redonu la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li X;
2 la deponaĵoj ĉe la Ŝtata Ŝparkaso superis la deprenaĵojn dum la pasinta jaro.
3 kalkuli la volumenon de deponaĵo; glacia, mara, kontinenta deponaĵo.
deponanto. Tiu, kiu deponas.
deponprenanto. Tiu, kiu ricevas k gardas la deponaĵojn.
rubaĵdeponejo. Loko, organizita por depono de rubaĵoj.