← Reen al T

PIV 2020 · 15859

tradici¹o

tradici1o
Buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj ks de unu generacio al alia, k tio, kio estas tiel transdonita: la tradicio ligas la jarcentojn B; fondi interpretadon de rolo sur la scenejan tradicion; kvazaŭ malaperis nun subite la historio k la tradicioj Z; la tradicioj de la Nederlanda skolo de pentrarto. rutino.
Θ Doktrino, supozita el dia fonto, sed ne skribita, ekz. instruoj de Moseo akceptitaj de la Fariseoj, sed ne troveblaj en la Leĝo, aŭ diroj k faroj de Mahometo ne registritaj en la Korano.
tradicia. Bazita sur la tradicio: tradicia festo B; la alta, nekomprenebla forto, kiun ni povas nomi per la tradicia nomo «Dio» aŭ per ia alia nomo Z; gente tradicia religio Z; tradicia proceduro.
tradicie. Konforme al tradicio: tradicie la viroj kunvenas en apartan lokon de la preĝejo; per tradicie kanta tono Z.
tradicii (tr) Transdoni en tradicia formo.
tradiciismo. Respekto (eventuale sk.: troa) por la tradicio, en politiko, arto, religio k.a..