← Reen al A

PIV · 957

apanaĝ/o

apanaĝ/o Z
Bienoj donitaj de regnestro al princoj de la reganta familio, k redonotaj ĉe la morto de la apanaĝulo, se tiu ne havas idon.
Asigno de monsumo, ĉiujare pagota al princoj de reganta familio.
apanaĝi (tr) Provizi per apanaĝo.
apanaĝulo. Ricevinto de apanaĝo.