PIV 2026 · Artikolo 15290
takelo
takelo TEKN aparato uzata por levi aŭ mallevi pezajn ŝarĝojn, uzante pov-pliigan meĥanismon (puliarojn, dentradojn, diferencialojn, tamburojn k.s.): elektra takelo per takeloj mi malfacile surakvigis ĝin ŝipeton SSz
ĉentakelo takelo, kiu funkcias per ĉeno(j).
ŝnurtakelo takelo, kiu funkcias per ŝnuro(j).