PIV · 4737
★fotograf/i
★fotograf/i (tr) Registri bildojn sur lumimpresebla emulsio aŭ ciferece sur datenportilo, ĝenerale per aparato (fotografilo) traktanta la bildon unupaŝe: la fotografisto fotografis min Z; post kelka tempo mi intencas min fotografi Z; fotografi pejzaĝon, la tutan familion, endomaĵon, eksterdomaĵon. ☞ foti, filmi, kodaki.
fotografo, fotografado. Ago de fotografanto.
fotografa. Rilata al fotografado: fotografa ateliero, filmo, papero.
★fotografaĵo. Bildo farita per fotografado (foto): kapti fotografaĵon; por mi tre karan fotografaĵon de ĉiuj partoprenintoj mi ricevis Z; momenta, kolora fotografaĵo.
fotografi8o. Arto de fotografado k ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj.
fotografilo. Aparato por fotografi: cifereca fotografilo.
★fotografisto. Tiu, kiu okupiĝas pri fotografado: profesia, amatora fotografisto.
telefotografi. Fotografi per speciala aparato, kiu tre grandigas la malproksimajn objektojn.
radiofotografo. Transsendo de fotografaĵoj, faksimilaj desegnaĵoj, skriboj ktp pere de elektromagnetaj ondoj.
iks-fotografaĵo. Fotografaĵo de la interno de korpo, precipe de la homa korpo, farita per iks-radioj anst. lumradioj.